|
Pri Libera Vorto Kroma informo por la "Soneto pri Libera Vorto" estas necesa por
Geesperantistoj, ĉar hazarde estas ligita kun Bjalistoko, la urbo de Zamenhof. La 4-an de junio 2012 Prezidento
de Respubliko Pollando Bronisław Komorowski malfermis la novan placeton en
Varsovio sub la nomo Skwer Wolnego Słowa (Skvaro de Libera Vorto), ĉe la strato
Mysia (Musa), kie iam estis Ĉefoficejo de Kontrolo pri Presaĵoj, Publikaĵoj kaj
Spektakloj. Tiu ĉi evento estis por mi tre kortuŝa, ĉar iam la ordigo de tiu ĉi
terura oficejo algvidis min al la decido forlasi Pollandon por ĉiam. Temis pri la frazo: "Dum iamaj
jarcentoj ĝis la nuna momento blovis ventoj ne ĉiam favore". Oni provis
longe konvinki min, ke ne ĝis la nuna momento blovis malfavoraj ventoj, sed mi
restis obstina... Mian gvidilon pri Malnova Urbo de Varsovio oni presis kontraŭ mia
malpermeso sen la sube citita frazo. Tiam mi decidis, ke en tiu ĉi lando mi ne
povas daŭre vivi kaj mi ekloĝis sur mia jaĥto "nic to" ("tio
estas nenio") en Berlino sur la lago Wannsee. Sed tio ĉi ne estis fino de mia cenzur-historio, ĉar la sorto poste kaŭzis,
ke la unua libro en Pollando, post la abolacio de la cenzura leĝo, estis ĝuste
mia libro "...zrozumieć Polaków" ("...kompreni polojn"),
presita en Bjalistoko, kaj tie ĝuste la 6-an de junio 1990 ordigita por presado
kun informo en la libro "już bez zezwolenia cenzury" ("jam sen
permeso de cenzuro") kaj pro tio hazarde Bjalistoko ekestis gravega loko por Libera Vorto. Mi havas neniun ekzempleron de tiu ĉi libro, pro tio mi devis repreni mian donacon al miaj familianoj kun dediĉo. Kiel racionalisto, hokuso-pokuso estas por mi nur abstrakto, mi spertis, ke tamen ofte hazarde ligitaj kazoj povas esti mistikaj... por feliĉo!
|
|
©2012 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |