|
Soneto por printempe miri vintro ne scipovas foriri malaperas kaj tuj revenas tegmentoj blankan neĝon tenas printempe oni povas miri en marto alvenas nomtagoj de poloj plezure festataj kiel naskiĝtagoj ŝatataj kaj pereas frostaj imagoj oni flegas homajn kontaktojn dum festoj krom bonega manĝo aprobas aŭ kontraŭas faktojn anĝelo en nia fenestro ludas violone pri ŝanĝo kiun preparas ĉielestro Zuriko, la 11-an de marto 2010 » Sonetciklo pri diversecoj |
|
©2010 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |