Sonetciklo pri Ludiano

Soneto kun luda signifo

Ludiano sonas muzike
alie ano de ludio
teatro por sunkomedio
aŭ por uragano tragike

la nomo sonas esperante
tamen ĝis nun mi ne renkontis
esperantistojn - mi konfrontis
la hazardan signifon hante

la vilaĝo estas belega
precipe pro ĝia naturo
kaj montaro ĉirkaŭe grega

la preĝejo de sankta Petro
donas guston al aventuro
ĝi respondecas pri beletro

Ludiano, la 2an de julio 2016         JSS

 

Soneto pri vojo al fino

sur la fotoj de pasinteco
miaj amikoj tre aktivas
nun ili ĉiuj ne plu vivas
restis spuroj de aktiveco

iliaj verkoj ne pereis
kaj agadoj ne estis vanaj
eĉ se nun ŝajnas diafanaj
ĉar sekvantoj simile kreis

taŭga memoro ne imponas
sed registras la faktojn longe
poste laŭ bezono redonas

tamen ekzisto agas sponge
forviŝas memoron ĝis fino
laŭ la natura elimino

Ludiano, la 2an de julio 2016         JSS

 

Soneto pri ludianeco

Ludiano - ogrindometo
por mil kvincent eŭroj monate
kun ĉarma ĝardeno konstate
je ripozebla proprieto

nur lacertoj sur plankoj ŝtonaj
povas streĉi homan atenton
momenton momenton momenton
tuj komencos ĉasoj imponaj

inter katalpo kaj piceo
Sandro instalis balancilon
flugas interarba glaceo

por esperantistoj ideo
ĉar ili balancas utilon
inter malkompreno kaj kreo

Ludiano, la 6an de julio 2016         JSS

 

Soneto kun Jonathan Cooley

matene vekis min tempesto
tondroj portis freŝan aeron
forpelis varman atmosferon
ekestis somera kontesto

vetero ŝanĝis la koncepton
ĉu veturi al Bellinzona
en Tiĉino l' urbo impona
aŭ trovi alian escepton?

skribi kelkajn eble dekkelkajn
sonetojn kiel ĉiutage
transpasante inklinojn velkajn

por mallaborecon prohibi
sen Jonathan Cooley image
sonetojn mi ne povus skribi

Ludiano, la 21an de julio 2016         JSS

 

Soneto kun Curzio De Maria

la plej bona restoracio
troviĝas en l' tiĉina Motto
nomiĝas "Tre Vie" laŭ noto
"Tri Stratoj" por informacio

kaj la plej bona kuiristo
okazas Curzio De Maria
la gastejon (it. "osteria")
famigas la kuir-artisto

servado estas tre afabla
je fakturoj malmultekostaj
manĝo tie estas agrabla

ĉe l' naturo de l' ĉirkaŭaĵo
l' ŝoseoj ne ĝenas dum tostaj
bonvoloj venas de trinkaĵo

Ludiano, la 28an de julio 2016         JSS

 

Soneto kiel natureco

dum longa periodo zumis
apuda montara rivero
kaj milde freŝa atmosfero
nur per kurantaj nuboj fumis

mi ne skribas kiel vi diras
sonetojn por Guinness-rekordoj
sed mia emo por versordoj
montras pri kio mi sopiras

temas ne pri patriotismo
sed pri l' persona identeco
inplikita en globalismo

ĉiutageco en naturo
estas taŭga por aktiveco
en diverseco de kulturo

Ludiano, la 29an de julio 2016         JSS

» LA ESPERO de Lazaro Ludoviko Zamenhof kun muziko de Félicien Manu de Ménil malmilitarizita de Jan Stanisław Skorupski al la formo de balado akompanata de Witold Czajkowski piane kaj de Jakub Działak violone

» LUDIANO
» La sama motivo alie
» Rondire de katalpo en Ludiano
» Curzio de Maria de la Tre Vie Osteria
» La sama San Pietro multfoje
» Kabano de Ludiano
» Alessandro Beltramini - kabanmastro
» Turdo de Ludiano