Soneto antimilitista

ĉiu l' unua de septembro
estas por mi la memortago
kun ege terura imago
mi restas antimilitmembro

eĉ se mi iam kiel Ŝvejko
ricevis soldatan premion
sed tio signifas nenion
krom plumoj por literatŝejko

Kazimierz Czarny - kolonelo
donis al mi ĉi tiujn plumojn
ne pro mia milit-akcelo

dum daŭro de l' festa bankedo
oni ŝtelis miajn volumojn
ankaŭ plumojn por militpredo


Venecio, la 1-an de septembro 2016






» Venecio 2016


» Venecio