Soneto apud Lenin-kapo

sude oris preĝejaj turoj
sen revoluciaj imagoj
nordojn okupis ruĝaj flagoj
kun Lenin-kapoj sur la ŝnuroj

tra l'fenestroj mi ilin fotis
kontrastaj ideologioj
agis kiel fortaj magioj
ĉiuj ankaŭ iom komplotis

tuj venis du policistinoj
kaj du policistoj sur l'sceno
kontraŭ DADA-aktivist'inoj

manifestacio finiĝis
pace afable sen obsceno
Lenin-flagoj policprestiĝis


Zuriko, la 4-an de majo 2024

» Lenin en Zuriko