Soneto de esperantanto

mi ne estas esperantisto
sed fidela esperantanto
esperantskribantparolanto
kiel esperanta verkisto

iam Samuel Pepys verke
skribis laŭ sia propra volo
mi pritraktas kiel petolo
mian skribadon kaj ne ĉerke

kiel iama socianto
mi ricevis ofte admonojn
ĉar mi estas malneŭtralanto

jes mi ne aktivas neŭtrale
uzante tre kritikajn tonojn
mi agas pli universale


Zuriko, la 9-an de februaro 2025

» Soneto simple pri soneto