Soneto de la Getto Novo

la venecia loĝejeto
de l' sandolisto preskaŭ pola
Jakub Rekwirowicz - petola
lingvo influas al buĝeto

li kun siaj familianoj
flugis al Fuerteventura
insulo certe aventura
por ripozi inter vulkanoj

boato nomiĝas sandolo
estas simila al gondolo
tamen ŝajnas esti pli vigla

ĉe Getto Nova stato sigla
informas pri veturaj prezoj
post ekzekezoj restas spezoj


Venecio, la 15-an de decembro 2016



» Sandolo





» Venecio