Soneto demokratiema

ĉiu politika dilemo
disvolviĝas ne esperante
sed preskaŭ ĉiam USONante
laŭ "demokratia" sistemo

unupersona "demokrato"
faras ĉion kion li volas
precipe li ĉiam abolas
ĉar leĝo por li estas bato

li emas okupi Kanadon
Venezuelon kaj Grenlandon
Eŭropo konstruas kaskadon

kiel longe ankoraŭ daŭros
tiu ĉi ludo? - la demandon
metos tiuj kiuj bedaŭros


Zuriko, la 12-an de oktobro 2026

» Soneto simple pri soneto