Soneto demokratieta

jam dufoje strikis ĉijare
veneciaj vaporetistoj
brave kun iliaj insistoj
homoj ne reagis amare

nun venas la lingva problemo
skribi kun unu "to" la vorton
farante signifan retorton
jen estas italisma temo

vaporetto al vaporeto
vaporetti al vaporetoj
sed sen vapora interpreto

vaporeto estas ŝipeto
venecia por tramaj retoj
deviga demokratieto


Venecio, la 10-an de februaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj