Soneto duoble nervoza

ĉiuj artoj ligiĝas kune
paroloj kantoj kaj dancado
bildoj kun pentra aktivado
fotoj filmoj - ĉio fortune

sur placo ĉe l' vina fontano
brindizas karnavala festo
brindizu aŭ tostu por kvesto
kun ofera vino kaj pano

ni tamen decidis rezigni
de ambaŭ amasaj festenoj
bruon ni ne volis konsigni

hejme libroj ne trankviligas
iliaj enhavoj kun ĝenoj
eĉ pli ofte nin nervozigas


Venecio, la 19-an de februaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj