Soneto en densa nebulo

Baziliko de Sankta Marko
interne estas tre impona
korusa akustiko bona
meson celebras patriarko

dum densa nebula vetero
etoso fariĝas fabela
nepra estas paŭzo koktela
por varmiĝi en troposfero

"la Republica" skribas multe
pri murdpafado en Usono
socio reagas envulte

sonoriloj sonas sepulte
funebran tonon unisono
banditon pritraktas insulte


Venecio, la 9an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj