Soneto enigma - pri kiu?

li ne volis esti marŝalo
kiel Piłsudski kaj aliaj
revante pri sukcesoj pliaj
grade li restis generalo

mi kaptis ĉi tiun pripenson
ĉe Santa Maria Formosa
kiel sola figuro poza
en Venecio tiklas menson

ĉie madonoj aŭ sanktuloj
staras en preĝejaj portaloj
nur unu de militaj huloj

ne temas pri analogio
pro tute aliaj kialoj
sed pri la ideologio


Venecio, la 23-an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj