|
Soneto flue al silento ni fuĝis de laŭta muziko al milda "Aqua Basilea" ĉar "street parade" restas malkrea kun bruo kaj malestetiko "street parade" nur angle skribita en ĉiuj landoj ripetata pro Duisburgo malŝatata devas esti malpermesita la loko elektita sine "Aqua Basilea" silentas akvo flustras en ĝi latine ĝuste la dektrian vendrede dato trankvile argumentas pri valoroj de paco plede Aqua Basilea, la 13an de aŭgusto 2010 » Sonetciklo tempe frivola |
|
©2010 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |