Soneto gardemkaresema

mia venecia promeno
similas iom al zurika
laŭ longeco estas aplika
kvalite - pli bela haveno

survoje mi renkontas homojn
el ĉiuj landoj de la globo
dum policia malaprobo
tuŝas ŝerce nigrulsindromojn

sur unu ponto policistoj
kaj sur alia komercistoj
mallegale vendas fuŝvarojn

ambaŭ grupoj ŝatas separojn
afrikanoj estas gardemaj
kaj policistoj karesemaj


Venecio, la 4-an de oktobro 2012


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj