Soneto iom solidara skribi pri luksa feriado dum aliaj vivas turmente virinoj humiliĝas pente estas socia defraŭdado nun mi kontentiĝas per tio kion mi verkas pri naturo ligante ĝin kun aventuro per literatura versio tamen mi povas sendepende skribi pri vivaj diversaĵoj kritikume sed ne ofende *skribu!* - diras miaj amikoj mi skribas ne por amasaĵoj kaj de pri tio polemikoj Le Vignole, la 27-an de aŭgusto 2021 |
||
©2021 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |