Soneto je al vecio portal

restoracio Le Vignole
finis la someran aranĝon
kuirante bongustan manĝon
"ĝis printempo!" sonis frivole

en Venecio oni povas
tagmanĝi je al vecio portal
en la ĝardena plantovoal'
ĉiu por si frandaĵon trovas

estas multaj restoracioj
kun propraj specializaĵoj
plenaj de gustaj invencioj

rigardante belan arkadon
manĝante inter ornamaĵoj
oni riĉigas digestadon


Venecio, la 23-an de septembro 2016









» Venecio