|
Soneto komence de fino ĉiam komence de decembro alvenas sento de trapaso homo perdita en amaso senvole restas ĝia membro finiĝas jara kalendaro laŭ kutimo kun embaraso ne pro alveno al Parnaso sed pro suferita amaro decembro per festoj abundas ankaŭ esperantistoj festas eĉ se l' angla ilin inundas tempo fluas kaj ofte vundas ĉar diversaj plagoj molestas homaron - espero ne grundas Zuriko, la 1-an de decembro 2010 » Sonetciklo tempe frivola |
|
©2010 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |