Soneto kun amordonaco

amiko de Sinjoro Dio
rigardante luajn loĝejojn
vizitas tre ofte preĝejojn
kiuj tentas en Venecio

ekzistas arta hipotezo
ke la plej riĉa galerio
estas certe Akademio
kun "Festeno" de Veronezo

Valentina aŭ Valenteno
donis al ni por du personoj
biletojn kun amorsubteno

pri tio informis kasisto
prenante duonon da kronoj
malgraŭ nia pagoinsisto


Venecio, la 12-an de februaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj