Soneto kun bela komenco

je la deksesa dudek unu
komenciĝis svarme aŭtuno
ondiĝis pervente laguno
kaj petis nubegojn "ne punu!"

tuj nuboj disiĝis kaj bluo
estis videbla sur ĉielo
suno dolĉe kiel mielo
kvietigis ŝipojn dum fluo

l' unua aŭtuna vespero
per ruĝo aŭguris ke morgaŭ
povas esti bela vetero

espero agas por futuro
ne gravas ĉu por aŭ ĉu kontraŭ
tiu ĉi fantasta aŭguro


Venecio, la 22-an de septembro 2016









» Venecio