Soneto kun certa posteno

sufiĉe longa tempo pasis
de la pola milita stato
Wojciech Jaruzelski - soldato
iaman ideon forlasis

senintence aŭ kun intencoj
li estas ofte invitata
kiel la konsilisto ŝtata
al la plej pintaj konferencoj

ĉiujare ĉe lia domo
okazas manifestacioj
kun diferencaj emocioj

li diras ke li nun atendas
postenon al kiu pretendas
frue aŭ poste ĉiu homo


Zuriko, la 13-an de decembro 2010







» Sonetciklo tempe frivola