Soneto kun diversaj artoj

en Baziliko Sankta Marko
orgene Roberto Micconi
ludis - koruson lasis soni
acapella muza ekzarko

ĉiu meso estas koncerto
de koruso kaj de orgeno
morgaŭ okazos datreveno
de l' valentiĝo kun konverto

ĉeokaze l' amanta paro
rigardis kolekton de arto
en Ca' Rezzonico laŭ flaro

la historio estas pruda
ĉiam povas okazi starto
por nova aktivado truda


Venecio, la 13-an de februaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj