|
Soneto kun fritela temo mi alvenas al Venecio intence por manĝi fritelojn havante ankaŭ kromajn celojn kiuj mankas en Helvetio mi estas polo - oni scias poleco estas identeco mentala por ĉiutageco pro tio mi ne emocias kiam venas iu problemo mi disvolvas ĝin per la pola ekzemple la fritela temo fritkuko ne eldonas veron ĝuste la fritelo petola precizigas gustan misteron Venecio, la 26-an de januaro 2011 » Venecio 2011 » Venecio - konstanta serĉado » Venecio - pollingve » 2 germanlingvaj sonetoidoj |
|
©2011 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |