Soneto kun kronbalailo
mi entute ne ŝatas reĝojn
sed tamen trireĝa festtago
provokas min al la imago
pri Befana flustranta preĝojn
la legendo pri sorĉistino
rakontas ke ŝi erarigis
Tri Reĝojn kaj vojon falsigis
nun ŝi estas bondonantino
en unu de ses trireĝkukoj
oni kaŝe kunbakas kronon
ankaŭ okazas ŝtrumpaj trukoj
do mi apogas trireĝulojn
ĉar ili disponigas bonon
evitante fiajn regulojn
Jan Stanisław Skorupski
Zuriko, la 6-an de januaro 2010
» Befana en Venecio
» Sonetciklo pri diversecoj