Soneto maljunuleventa

mi estas okdekjaraĝulo
kaj miaj surteraj aferoj
ligiĝas kun ĉielaj sferoj
pri kiuj zorgas damaĝulo

okdekaĝa homo ne povas
plenumi iujn ajn funkciojn
nur eme proponi raciojn
kiujn amaso ride provas

pro tio krom la forna benko
ege grava estas silento
por propra kontraŭ si mem venko

en l' sudaj landoj oni vidas
ke daŭras ŝatata evento
maljunuloj silente sidas


Zuriko, la 22-an de oktobro 2018