Soneto malsence etosa

advento estis por atendo
kristnaskarbeton vigilie
oni ornamis familie
oblate venis kant-etendo

nun piceoj pinoj abioj
jam de l' komenco de novembro
flagretas kiĉe - ankaŭ tembro
ŝanĝiĝas laŭ la kriterioj

la vera fonto de Kristnasko
perdiĝas en tiu ĉi kiĉo
etose kaŝiĝas en masko

burleske en nia loĝejo
dominas la sama kondiĉo
kun kripo kiel en preĝejo

Jan Stanisław Skorupski
Zuriko, la 1-an de decembro 2009




» Kripoj en Venecio (pole: szopki)