Soneto marda kun friteloj

marde ni aĉetas volonte
fruktojn kaj legomojn en Lido
malmulte nur laŭ antaŭvido
por ĝui foiron renkonte

ni provas esti patriotoj
de via Garibaldi - tamen
ne ĉiam taŭgas diri "amen!"
esceptoj ne estas komplotoj

fiŝisto parolas pri krizo
bakisto Majer la plej bonajn
fritelojn bakas - ĉu surprizo?

en gvidlibroj pri Venecio
oni priskribas nur admonajn
reklamojn de maskomercio


Venecio, la 25-an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj