Soneto por Carlo Minnaja

profesoro Carlo Minnaja
demandas min pri mia verko
antaŭ ol mi kuŝos en ĉerko
mia verkado restos gaja

je ĉio mi pensas sonete
tio povas esti malsano
sed en aventurisma ĉano
sono povas trili pamflete

oni skribas pri mi afable
eĉ se mi ne volas famiĝi
mi prenas la laŭdojn agrable

certe estus por mi afekto
malkariĝe populariĝi
valoron postulas efekto


Zuriko, la 13-an de januaro 2019

» La sama soneto por Carlo Minnaja alie