|
Soneto pri Fenice-sonoj Filippo Gamba tre precize ludas - li restas en la strofo fortepiana filozofo liaj frazoj sonas koncize certe li pensas dum ludado kaj liaj profesoraj gestoj ligiĝas kun kromaj sugestoj por filozofia pensado per mola Scarlatti-sonato li algvidis medit-agordon por Debussy - la akrobato Beethoven sonis senkondiĉe la publiko kreis akordon bis! Chopin sonis en Fenice Venecio, la 10-an de januaro 2011 » Venecio 2011 » Venecio - konstanta serĉado » Venecio - pollingve » 2 germanlingvaj sonetoidoj |
|
©2011 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |