Soneto pri Italo Zannier

Italo Zannier profesoro
insulo Giudecca lin konas
ĉar li per vivstilo imponas
oni klaĉas pri lia moro

li skribis ĉirkaŭ sescent librojn
ĉiujn pri fotografiado
kun li agrabla babilado
je ĉiuj elektas kalibrojn

l' naŭdekaĝulo estas vigla
se li marŝas inter bariloj
lia bastono restas sigla

li aperas ĉiam surprize
kaj inter aliaj profiloj
aspektas tre karakterize


Giudecca, la 2-an de septembro 2021








» Poema fotografico Le Vignole Giudecca 2021