![]() |
||
|
Soneto pri Parka Oazo plaĝo Marina di Zambrone Park Oasi kaj Ivan Grillo zorgas pri ripoza trankvilo kiun pritraktas ni bezone olivujoj kaj bananujoj inter ili diversaj kaktoj kun merlaj kanzonaj baraktoj en multskalaj tonaj tintujoj loĝejoj tre ŝikaj kaj puraj tamen por uzado modestaj arte flegitaj kaj naturaj Parko Oazo esperante valora sen ecoj kontestaj akceptas gastojn elegante ![]() Marina di Zambrone, la 6-an de junio 2022 » Somero kun merlo en Marina di Zambrone kaj en Venezio » Sonet Marina di Zambrone |
|
©2022 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |