Soneto pri Sankta Vespero

gepatroj kaj filino kune
vigilian manĝon preparis
"mi fartas lace" - ŝi deklaris
kaj tuj ekdormis oportune

kiam manĝaĵo estis preta
oni provis filinon veki
sed vivo ŝin volis forstreki
korpo fariĝis malvegeta

juna kuracistino sana
mortis surprize sen anonco
ĉiu komento restas vana

pri sola filino en tombo
disiĝas senvorta prononco
sen espero kaj sen aplombo

Jan Stanisław Skorupski
Fislisbach, la 30-an de decembro 2009 (entombigtago)






» Sonetciklo pri diversecoj