Soneto pri artkaoseco

en iu abstrakta palaco
okazas artekspozicio
nomata enciklopedio
tra l' ĝarden-arsenala spaco

mi estas homo kiu gvidis
dum dekdu jaroj galerion
sed mi ja ne komprenas ĉion
kion mi en "Biennale" vidis

ĉu arto de filozofio
aŭ filozofio de arto?
verŝajne estas nur fobio

tiom da artaĵojn ekvidi
kaj komenti sur unu karto
kaoson mi ne devas fidi


Venecio, la 13-an de septembro 2013, vendredo
» Poema fotografico Venezia settembre 2013
» Shelly Ann Fraser-Pryce & Barbara Loepfe

» Regata Storica 2013 (regato historia)

» Poema fotografico Venezia settembre 2013 Regata vela al terzo

» La plej interesa arta pavilono en Venecio - la portugalia ŝipo TRAFARIA PRAIA de Lisbono kun lumefektartaĵoj de Joana Vasconcelos
» Venecio