Soneto pri batala mondo

naŭtraleco okazas taŭga
por ligi politik-abscisojn
atingante tuj kompromisojn
en agado fine aplaŭda

mi ne volas esti neŭtrala
agante kiel kontraŭulo
ĉar por mi ne taŭgas postulo
de ideologo brutala

eĉ en la neŭtrala Svislando
neŭtraleco estas fuŝebla
dum l' mondon hantas militbando

neŭtraleco de Esperanto
en kampo estas maluzebla
por ĉiu eĉ por pac-aganto


Zuriko, la 2-an de aprilo 2026

» Soneto simple pri soneto