Soneto pri esea senco

ideo venas surprizita
en miaj ĉiutagaj kreoj
sonetoj okazas eseoj
nenio estas elpensita

surbaze de ĉiutageco
mi komentas nuntempan vivon
trovante konvenan motivon
zorgante pri vortkondenseco

ion montri per naŭ vokaloj
disvastigi ĉefan ideon
kaj doni puenton sen maloj

mi ne laciĝas sed ŝerciĝas
legantoj prenas mian kreon
kaj ĝi ĉeokaze prestiĝas


Zuriko, la 25-an de oktobro 2012





» Oktobra vintro

» Zurika oktobro