Soneto pri fantoma temo

Esperanto jam ne aspektas
laŭ la senco de sia nomo
espero fariĝis fantomo
kaj nur iluziojn kolektas

malgraŭ tio mi volas skribi
en tiu ĉi lingvo poemojn
kaŝeme verismajn dilemojn
kiel Samuel Pepys prohibi

mi verkas kiel li por si mem
eĉ se laŭ statistiko legas
sonetojn multaj internaŭtoj

ĉu estas hazardaj pasantoj?
ne nur ĉar problemojn mi flegas
laŭ kvanto de elektita tem'

Zuriko, la 10an de januaro 2013         JSS

» LA ESPERO de Lazaro Ludoviko Zamenhof kun muziko de Félicien Manu de Ménil malmilitarizita de Jan Stanisław Skorupski al la formo de balado akompanata de Witold Czajkowski piane kaj de Jakub Działak violone