Soneto pri filmfestivalo

en Venecio ĉiujare
okazas filma festivalo
kaj ĉiam nova idealo
estas kreata populare

Jerzy Skolimowski - la polo
kaj Jean Paul Belmondo - la franco
gajnis premiojn por distanco
de la tutviva verka rolo

venkis la filmo filipina
de Lav Diaz kaj reĝisoroj
Konĉalovski kaj Escalante

oni prijuĝis multajn kvante
per diversaj kultursponsoroj
je kiuj restas danko klina


Venecio, la 10-an de septembro 2016






» Venecio 2016


» Venecio