Soneto pri japana kato

Takashi Hiraide skribis
libron "La gasto en ĝardeno"
en kiu la kata omeno
graviĝis kaj eĉ fine tribis

mi legis la verkon ekscite
ĉar la kato estis simila
al nia en Zweisimmen - stila
profite ankaŭ deficite

ambaŭ katoj mortis sed nia
havas tombon por la memoro
kun roza arbusto mania

tial mi legi rekomendas
la libron kun granda valoro
al tiu ĝi certe pretendas


Le Vignole, la 15-an de aŭgusto 2015

» Soneto pri la kata tombo
» Soneto pri Zweisimmen-kato
» Soneto denove kun kato



» Sonetoj postsonetadaj
» Sonetoj diverslokaj tempe