Soneto pri jaza koncerto

Teatro Fondamenta Nuove
Irène Schweizer priludis jazon
fortepiane - kromemfazon
Jürg Wickihalder donis blove

malgraŭ tio ke najbarino
de mi smaĉante maĉis gumon
mi trovis la konkludan sumon
pri arto de pianistino

se mi iam ankoraŭ legos
ke ŝi faras jazan koncerton
mi tuj prenos tiun oferton

malkovron de jazo mi flegos
ĉar estas grandioza arto
tiu improviza bonfarto


Venecio, la 16-an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj