Soneto pri la akomodoj

skribi pri sonetoj efektas
alie ol skribi sonetojn
kritikisto serĉas obĵetojn
dum sonetaŭtoro delektas

poloj plej multe katolikoj
ne aŭdas kion diras papo
sed kaĵolas al kaŝsatrapo
kiu regas per degelkvikoj

mi adaptis min al kvartalo
aĉetante nigran ĉapelon
por la ĥanuka ritualo

daŭras juda festo de lumoj
nur viroj bruligas kandelon
kaj dancas je virinaj punoj


Venecio, la 24-an de decembro 2016



» Sandolo





» Venecio