Soneto pri la nobelino

Irena Szanser min devigis
por ke mi estu instruisto
tamen mi ekestis verkisto
kun Esperanto mi navigis

eĉ se ŝi agis delikate
ŝia agado estis forta
pli ol mia volo aborta
fine restanta aprobate

do mi sentas min nun dankema
al konvinka instruistino
mia danko estas ardema

verŝajne mi tro multe skribis
se jes tiam ŝuldas l`majstrino
neniu min skribi prohibis


Zuriko, la 17-an februaro 2023