Soneto pri landaj sistemoj

politiksistemo sen menso
kaj sen asocia mezuro
sed kun elektita uzuro
de uzurpatora elpenso

ekzistas ne kapitalismo
sed sistemo amerikana
ĉina rusa eĉ vatikana
nordkorea sen komunismo

la sola demokrata lando
sur la mondo estas Svisio
kun rekta socia marĉando

sen diktatoreca komando
popolo decidas pri ĉio
brave kun senpera demando


Zuriko, la 18-an de majo 2024