Soneto pri libera kredo

mi estas kulturkatoliko
kiu prenis kredajn valorojn
kaj redone subtenas morojn
do mi ne estas heretiko

liberpensulo ne bezonas
samtempe esti ateisto
nek nei principojn de Kristo
eĉ se tio ĉi strange sonas

ekzistas bedaŭre aliaj
teruraj flankoj religiaj
militaj luktoj ekleziaj

ĉu alvenos tempo kruela?
eble pli bona kaj pli bela
laŭ aŭgurkredo bagatela


Zuriko, la 23-an de februaro 2018

» Mi fartas bone en la urboj kun multaj katolikaj preĝejoj (ekzemple en Lucca kun 100 preĝejoj)