Soneto pri malfesta festo

en Svislando hodiaŭ estas
l'dua novjara Berchtoldstag'o
nek sanktulo aŭ eĉ nek mago
sed tio neniun molestas

Pollando hodiaŭ ne festas
nun daŭras simpla labortago
sed tamen venas festimago
kiu de tradicio restas

ankaŭ ŝanĝoj en gramatiko
kaj ĝisnuna ortografio
aktivas kritike en psiko

mi skribas nur laŭ mia volo
sen turmento kun idilio
miksante penon kun petolo


Zuriko, la 2-an de januaro 2026

» Soneto simple pri soneto