Soneto pri malsankta sankto

en mia jam tre longa vivo
socie mi ne ŝatis klasojn
kaj en ili multajn Judasojn
je partiaĉa ofensivo

mi interesiĝis pri kazoj
kaj ne pri ideologioj
de diversaj klasaj partioj
agantaj per falsaj ekstazoj

Sankta Manĝo en Sankta Ĵaudo
Judaso perfidis Jezuon
finiĝis apostol-aplaŭdo

kio okazis oni scias
ĉar ĝis nun Krucan Avenuon
homoj kreas kaj emocias


Zuriko, la 28-an de marto 2024