Soneto pri memento mori

se mi mortos mi ne ekscios
pri la morto ĉar mia vivo
restos ĉe fino de deklivo
kaj la cerbo ne plu funkcios

postmorte mi ne povos senti
nek ĝui iun ajn celebron
ekvidi simulan funebron
kun familianoj lamenti

mi ne estos indiferenta
ĉar indiferenteco estas
vivaĵo - mi estos malpenta

anstataŭ tristeca kompato
estu rido - ĝi ne molestas
iamajn zorgojn stringos fato


Venecio, la 10-an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj