|
Soneto pri mirinda kazo raviĝo la perdon provokis mi forgesis en la preĝejo pro la hasto al necesejo la fotosakon - mi min mokis la sanktejo estas belega renesanca renovigita oni diru prestidigita ĉio - de alfa ĝis omega Miracoli estas Mirakloj la nomo certe adekvata de venecianoj ŝatata mirakloj gvidas al obstakloj pri tio mi komence diris verŝajne mi tro forte miris Venecio, la 29-an de januaro 2011 » Venecio 2011 » Venecio - konstanta serĉado » Venecio - pollingve » 2 germanlingvaj sonetoidoj |
|
©2011 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |