![]() |
||
Soneto pri naturdetruo oni informis min letere ke la centjaraĝaj tilioj sur l' tombejo de l' familioj estis dehakitaj danĝere permeson donis sacerdoto de li detruita naturo atestas pri lia kulturo kaj pri li kiel idioto okazis tio en Pollando en l' vilaĝo nomata Lunoj arbojn hakis l' ĥoĥola bando Dion kredanta kanajlaro por vi alvenas diaj punoj ĉar vi agas kontraŭ homaro ![]() Zuriko, la 1-an de aprilo 2019 » La detruita tombejo - fotis Tomasz Protokowicz Komentario pri la soneto Antaŭ 63 jaroj precize, la 1-an de aprilo 1956, estis Pasko kaj inspirita de mia patrina avo Andrzej Bednarski mi skribis en la vilaĝo Lumoj mian unuan, premiitan en Varsovio poste, desegnpoemlibreton; nun en tiu ĉi datreveno mi devis skribi bedaŭrine la soneton pri naturdetruo, kiu okazis en la sama vilaĝo. |
||
©2019 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |