Soneto pri ombro pro suno

posttagmeze suno rigardas
tra fenestro rekte al lito
sur kiu soneta dungito
ĝustajn rimojn sence boardas

iam en unu knajpo pendis
"skribitaj originalaĵoj"
de Joseph Conrad - kun ridaĵoj
"Ombrolinion" oni vendis

nun post longa renovigado
nova posedanto ne scias
pri "Linea d'ombra"-sencgrado

sian propran ombron trapasi
ne eblas - proverbo mencias
oni ne povas ĝin forlasi


Venecio, la 15-an de septembro 2013






» Regata Storica 2013 (regato historia)




» Venecio