Soneto pri paska koncerto

Zurika Virinmonastero
aranĝis simfonikoncerton
junuloj montris muziksperton
je "Rossinis-Stabat-Mater"-o

inter renomaj gesolistoj
kantis Svetlana Afonina
per l' voĉo mezosopranina
tre konforme al muzikistoj

plaĉis al ĉiuj ne nur l' voĉo
sed ankaŭ ŝia riĉa vesto
kun silueto kiel broĉo

sentante eventon imponan
proksime al la paska festo
oni deziris ĉion bonan


Zuriko, la 22an de marto 2013

Informo pri la koncerto germanlingve:
Rossinis "Stabat mater"
Fraumünster Zürich
Jugend Sinfonieorchester Schweiz
Konzertchor St.Galen
Peter Tiboris, Dirigent
Eliana Lappalainen, Sopran
Svetlana Afonina, Mezzosopran
Nicola Pisaniello, Tenor
Krzysztof Borysiewicz, Bass