Soneto pri poetaj devoj

poeto devas multe scii
je sia riĉa viva sperto
por ke lia verka oferto
povu komprene emocii

ĉiun homon kiu tralegos
aŭ aŭdos lian poezion
ne nur simplajn frazojn sed ĉion
eĉ se li la enhavon negos

Petrarca ricevis insultojn
kaj tamen portis laŭran kronon
ĝis nun oni sentas rezultojn

inspiro por liaj sonetoj
kreis krom amo la bezonon
defendi sin de koboldetoj


Venecio, la 27-an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj